标题: 【消息】江苏科技大学开办世界语选修课 [打印本页] 作者: 创业青年科技 时间: 2017-9-17 12:00 标题: 【消息】江苏科技大学开办世界语选修课 La 13-an de oktobro 2016, la nedeviga Esperanto-kurso ekfunkciis en la Jiangsu-a Teknologia Univesitato de la urbo Changzhou, la provinco Jiangsu, sudorienta Ĉinio. La kurso kun 150 studentoj el diversaj fakoj de la universitato estas gvidata de s-ro Zhang Changsheng, prezidanto de la loka Esperanto-Asocio kaj longtempa gasta instruanto de la universtato. La kurso kun 33 lernohoroj okazis ĉiusemajne kaj finiĝis la 22-an de decembro. Post trapaso de ekzameno la studentoj povos akiri du studpoentojn.
S-ro Zhang instruis Esperanton per la materialoj de la retejo "lernu.net" kaj helpas studentojn memlerni Espernanton per la retejo. Nun, en multaj lernejoj studentoj lernas Esperanton en unu klasĉambro. Do, kiel kontroli la Esperanto-lernadon de tiom da lernantoj en unu ĉambro? Tio estas grava problemo. S-ro Zhang volas fari esploradon laŭ sia instrusperto, kiel evoluigi la eblecon de perreta lernado, kaj kuraĝigi studentojn vere ekuzi la lingvon kaj eniri la Esperanto-komunumon post la finiĝo de la kurso.
Nun en la universitato fondis Esperanto-societon por studentoj. Ĝi fojfoje organizis memlernadon de la lingvo.
(Raportis Zhang Changsheng)
如何订阅El Popola Ĉinio
添加朋友→搜号码:中国报道世界语新闻
点击右上角→查看公共账号→添加关注
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio